Julio Baghy

La metropolo malsatas

Akra vento fajfas en la mallarĝaj stratetoj mizere lumigataj, kirlante la pikajn neĝerojn ĵetas ilin al la vizaĝoj de la hejmenkurantoj.

Malgrasa, longstatura junulo vagadas de strato al strato. Longajn horojn tiel, sencele. Kolkfoje li rifuĝas sub bolvon de iu pordego, kuntiras sur si la someran pelton, ekdormas kaj sonĝas pri hejtita ĉambro, kuirita manĝaĵo, mola lito... Kaleŝo preterbruas... Paŝoj de la deĵoranta policano eĥas en la silento... Li vekiĝas kaj
trenas sin plu.

La malsato ne malpli turmentas lin ol la pensoj. La tordiĝadon de la stomako kelkfoje trankviligus ruktado, kiu plenigas lian buŝon per bulbodoro. Benata rukto, vekanta iluzion de manĝaĵo. Kvazaŭ li remaĉus kiel bovo. La bulbon li trovis en la koto de la vendoplaco. Eble la morgaŭo portos ŝancon por ajlo kaj ĝi vekos iluzion pri bongustaj kolbasetoj... Sed se li ne trovos eĉ putrantan karoton?... Entute kial li vivas? Kaj pro kio tiel? Orfa kaj forlasita li estas. La gepatroj jam ripozas en la tombo. La parencoj... Li ne konas ilin... Antaŭ duonjaro li venis perpiede el sia malproksima vilaĝo al la ĉefurbo por studi en la universitato. Dum longaj manatoj fortostreĉe li vivtenis sin, sed antaŭ semajnoj eĉ la lastan rimedon la sorto forprenis de li. La familio, kies filon li instruis por la ĉiutaga manĝaĵo, ne bezonas lin plu, ĉar la knabo mortis. De tiam li sentas, ke tiu ĉi granda urbo avidas je lia vivo... La metropolo malŝatas...

Penso pri memmortigo tremigas lian koron. Ne la, unuan fojon, sed ĉiam restis tiom da espero, kiu sukcesis forpeli la mortovokan tenton... Decidaj paŝoj proksimigas lin al la riverego... Marŝo... marŝo... longa unutona paŝado tra stratoj, bulvardoj, aleoj al la ponto, kies konturoj malhele desegniĝas en la foro... Se lia metropolo malsatas oni devas kontentigi ĝin.

En iu apuda strateto malfermiĝas fenestreto. Sonora, alloga voĉo de knabino haltigas lin.

— Bela bubo, envenu!

Li turnas la kapon al la fenestro, rigardas la knabinon. Ŝi estas fajrookula, ŝminkita nokta papilio. Je ironia rideto kurbiĝas liaj lipoj. Amuzas lin la penso, ke ŝi supozas plenan momujon en lia poŝo... Tra la malfermita fenestro aŭdiĝas la krakanta allogo de lignoj, brulantaj en la forno. Varma aero, miksita kun odoroj de parfumo kaj petrollampo, karesas, tiklas liajn sensojn. Estus bone eniri, varmigi sin ĉe la forno, senti la karesojn de grasaj manetoj, aŭdi sonoran ridon kaj... kaj... trompi ŝin, kruele priridi ŝin por la donaco kiel ĉiun lian penadon priridis la vivo.

Jen, proksime estas la anso de la pordego. Li devus nur ekpreni kaj premi ĝin por malfermi la teran paradizon aŭ... moralan inferon... Kaj li ekprenas ĝin, sed tiu glacia latuno rekonsciigas lin... La metropolo malsatas je lia honesteco... Senvorte li forturnas sin kaj ekiras por daŭrigi la lastan marŝon.

— Ĉu mi ne plaĉas al vi? En la strato mi estas la plej bela, la plej juna, oni diras... Nu, envenu, se vi volas.

— Neeble... mi ne havas... jee... kaj nenion mi manĝis... se mi havus monon, tiam almenaŭ mi pavus atendi la matenon sub tegmento, sed tiel... ne... ne eble....

— Nu, feliĉan trotadon!

La knabino brue fermas la fenestron kaj li iras plu, preteriras kelkajn domojn, kiam la fenestro denove malfermiĝas kaj ŝia voco revokas lin.

— He, bona homo, revenu!... Hej, revenu, bona homo! Ĵus mi rememonas, ke antaŭ nelonge mi metis poteton da akvo sur la fornon por teo. Ĝi sufiĉos por du tasoj. Venu... trinku ĝin kaj poste vi povos iri plu... Nu, venu, bonkore mi donos ĝin...

Li returnas sin, kvazaŭ senkonscie obeante kuras al la pordego, sed tiu anso denove haltigas lin... Li ne estas ja almozulo. Ĉu li povus akcepti ion ajn de persono, kiun evitas ĉiu bonsenta homo? Ne! Kiel opinius pri li siaj kolegoj, la kavaliroj de konveneco, virto kaj moralo? Kion li mem povus diri pri si? Ĉu li ne perdus memestimon?... Jen, la metropolo nun malsatas je lia homa digno... Larmoj aperas en liaj okuloj.

La knabino kompate rigardas la senmove staranton. Tiuj larmoj velkas nekonatan senton en ŝi... Subite ŝi fermas la fenestron, kuras al la strato, kroĉas sin al la brako de la forironta junulo kaj tiras, retiras lin kun si en la domon. Ŝiaj parolo kaj konduto ne similas plu al tiuj de stratknabino, ĉar en ĉio respeguliĝas la pura koro de la eterna virino.

— Venu, venu, mi petas vin! Kaj sciu do, ke mi tre dezirus akiri laboron por vi. Labori ne estas honte eĉ se la labordonanto estas tia persono, kia mi estas. Sed, sciu do, ke tio ĉi estas tre longa afero kaj por klarigi ĝin kaj rakonti ĉion mi bezonas tempon. Jes, tempon... Kian profesion vi havas?

— Studento pri juro?... Jes!... Nu, vidu, ĵus mi havas tian aferon, kiun nur instruita homo povas finfari... jes... kaj sciu do, ke... nu, venu, venu...

Ŝi parolas, babilas, mensogas kaj tiras kun si la junulon, kondukas lin en agrable hejtitan ĉambron, sidigas lin sur la sofon. Li sentas, kvazaŭ nevidebla monstra mano puŝadus lin tien kaj reen laŭ sia plaĉo. Eble la metropolo... Li sidas rigide, iom mirante, iom naŭziĝante.

La knabino lerte rapide zorgas pri la teo, kovras la tablon per blanka tuko, metas telerojn, manĝilarojn, viandan kaj panon antaŭ lin kaj fine vid-al-vide eksidinte proponas sian modestan regalaĵon... Ŝi sentas sinceran internan ĝojon. Ho, kiel bone estus havi tian honestan viron ĉe la domo. Iom ŝi priridetas la penson kaj por distri sian invititon kaj forpeli lian ĝenon ŝi vortgalope babilas, babiladas.

— Ĉar, sciu do kara, mi havas amaton. Li estas vilhara friponeto, sed mi tre amas lin kaj, vidu, vin ekrigardante mi pensis pri li. Jes, pri li! Ho Dio mia, se ankaŭ li foje havus similan sorton! Sed tio estas neeble! Li estas vigla, klopodema, opontunista, ĉar, sciu do kara, dumvintre li ĉiam ludas, kartludas aŭ bilardludas per mia mono kaj multe gajnas. Aŭ ĉe lia ĉevalkurado li riskas kelkajn kronojn kaj se la stalknabo trompas lin, tiam li scias venĝi sin... ĉar, sciu kara, li vivas per tio. Kaj dumsomere li estas artisto en la popolĝardeno. Vera artisto! Li ĵonglas per eburaj kugloj, ŝovas glavon en la stomakon, jes, jes, ĝis la fundo de la stomalko. Brrr!... Kaj manĝas pajlon aŭ fojnon por eltiri antataŭ ĝi silkan aŭ paperan rubandon post momento kaj li faras gajajn ŝercojn kaj la estimata publiko tre ŝatas lin... jes... eĉ unu sinjora moŝto ĉiam donas egiptajn cigaredojn al li... ĉar, sciu do kara, ke li estas vera artisto kaj... Nu, prenu ankoraŭ iom el tiu ĉi fumaĵita viando!... kaj mi pensis, ke vi estas ja sinjoro, kiu ne scipovas fari similajn artaĵojn kaj do... Nu, trinku ankoraŭ tason da teo!... kaj sciu do kara, ke li tre amas min kaj ankaŭ mi... jes... nu, ankaŭ mi amas lin... Kion mi volis diri?... Jes! Sciu do kara, ke en la najbara ĉambro loĝas knabino, la Zozo. Ŝi estas tre malbela ĉiesulino. Ŝi vendas sin al iu ajn... Verdire ankaŭ mi, sed... sed oni devas ja vivi iamaniere, ĉu ne?...

Abomeninda knabino estas tiu ĉi Zozo. Sciu do kara, ke ŝi ŝminkas sin. La farbo fingrodike tegas ŝiajn vangojn kaj lipojn... jes... ankaŭ mi ŝminkas min, sed tio estas alia, ĉar mi ŝminikas min por la... por la... Ah, kiel malatenta mi estas! Atendu!... Jen kuketoj, biskvitoj! Prenu, kara!... Ŝi ŝminkas sin por maski sian aĝon. Ŝi jam estas en la kvardeka, jes, sed, sciu do kara, ke malgraŭ ĉio mi amas tiun ĉi malfeliĉan Zozon, ĉar ŝi konatigis min kun Vladimiro. Tiel oni nomas mian fianĉon. Ĉar li estas mia fianĉo... Tiel estas pli honeste, ĉu ne?... Kaj sciu do... sciu do kara...

Kvazaŭ en duondormo la junulo aŭskultas la strangan babiladon. Li sentas, ke la animo de tiu ĉi knabino ne estas sen delikateco. Eble iam ankaŭ ŝi venis kun honestaj ambicioj en la ĉefurbon, sed poste la metropolo malsatis je ŝia vivo kaj glutis ŝin... La metropolo parolas el ŝia buŝo... Rifuĝi, rifuĝi!... Subite li leviĝas por foriro... Profundan dankon, miksitan kun kompato, li sentas, sed la vortoj haltas en lia gorĝo, kvankam instigas lin la bezono de la dankodiro. Kion fari? Kiel danki? Fine venas ideo.

Preninte la ĉapelon li paŝas al la knabino, prenas ŝian manon kaj kisas ĝin. Kvazaŭ elektra fluo estus tiklanta ŝian koron. Ŝi ruĝiĝas. La kiso brulvundis ŝian koron. Longe ŝi rigardas antaŭ sin kaj ne rimarkas, ke ŝia gasto stumbletadas sub la nelumigata koridoro.

Subita decido igas ŝin kuri post li, retenti, rekonduki lin en la ĉambron, babiladi, rakontadi fantaziaĵojn, kirlomiksi ne gravajn bagatelaĵojn kun altideaj pensoj. La junulo, kvazaŭ somnabulo, sekvas ŝin kaj sen kontraŭstaro obeas al ŝi. Ŝia voĉo muzikas kiel vartistinia kanto, la varmo de la ĉambro rememorigas pri iama hejmo kaj iom post iom la dormo venkas la mizeran junulon. La knabino delikate spiras kison sur lian frunton, kovras lin per sia lanuga kusenego, metas lignon al la fajro kaj iom deŝraŭbante la meĉon de la lampo eksidas al la kapo de la dormanto... Kiel dolĉe ripozas tiu ĉi duonfrostiĝinta sinjoreto!

La pordo malfermiĝas. Vila, brunhara kapo aperas en la aperturo. Post momento jam basa voĉo, raŭka pro brando kaj aventura vivado, riproĉas la knabinon pro la gasto.

— Nu, ne koleru Vladĉjo! Mi petas vin, ne koleru! Vi scias do kara... vi scias ja... vi...

— Eĉ en la infero la diabloj ne hejtas tiel kiel vi! Ĉu mi ŝtelas la lignon kaj la karbon? Ejha! Kia delikateco, ec la kusenegon vi kovris sur lian malpuran vestaĵon!? Forpuŝu la ebrian porkon! Se ]i volas dormi, li povos grunti feliĉe sur la strata neĝa kuseno. Nu!... He!

— Ne veku lin, Vladĉjo, ne veku lin! Sciu do, li estas mizera studento kaj sciu, ke li manĝis neniom hodiaŭ krom tio... krom tio, kion mi donis al li kaj sciu, ke li ne havas loĝejon, eble li estus frostiĝinta dumnokte kaj eble eĉ... kaj sciu do kara...

La vilhara kapo kliniĝas al la dormanto kaj la basan voĉon mildigas subita emocio.

— Hm! Mizera studento... kaj li ne manĝis?... kaj li ne havas loĝejon?... hm! Mizera studento...

La knabino flateme premas sian kapon al la vilhara kaj en ŝia voĉo tremas petego.

— Vladĉjo, mi devas diri al vi... mi devas rakonti al vi... okazis io, io... sed promesu, ke vi ne koleros... vi ne koleros...

— Li kisis mian manon... ne ridetu!... Li kisis mian manon kaj tiamaniere ankoraŭ neniu kisis mian manon... neniam kun tiom da respekto kaj danko... Vladĉjo, li kisis mian manon kiel tiun de vera sinjorino oni kisas kaj ankoraŭ neniu... neniu...

Ŝi silente ekploras kaj la vangojn kaŝas sur la bruston de la vilhara apaĉo, kiu maskas sian emocion per brua ridado.

— Nu, ankaŭ mi kisas vian manon kaj nenio... Li kisis vian manon kaj kial plori?... Nu, ne ploru, malsaĝulino... nu, ansereto...

La dormanto seke ektusas, profunde tiras la kapon sub la kusenegon kaj el la apaĉo indigne eliĝas la mallerte maskita emocio.

— Nu, jen! Li tusas. Ĉu vi aŭdas? Tute ne mirinde, se li malvarmumus en tiu ĉi ĉambro. Ne ŝparu la lignon, troviĝas ankoraŭ el ĝi en la kelo de la dommastro. Ĉu vi ne vidas, kiel pendas lia kapo? Metu tiun ĉi kusenon sub ĝin!... Nu... mizera studento... jes... kaj li ne havas loĝejon... kaj li kisis la manon de Lonjo... de mia Lonjo... mizera, eta studento...

La vilhara apaĉo grumblas kortuŝite, kovras per sia mantelo la piedojn de la dormanto, plenŝtopas ĝis ardiĝo la fornon kaj eksidas al la sofo.

Ankaŭ la knabino okupas sian antaŭan lokon kaj dum ili ŝtele rigardas unu la alian la simplaj animoj pleniĝas per ia sankta korkaresa varmo. Ili maldormas kaj sentas ion strangan, kio levas ilin el la marĉo de la ĉiutago. Silento, longa solena silento... Kelkfoje aŭdiĝas fordorma, duonvoĉa murmuro.

— Mizera studento... li ne manĝis... kaj li ne havas loĝejon... kaj li kisis la manon de Lonjo... li kisis la manon de Lonjo...

***

La nesatigebla metropolo tiel englutis lin.

Дюла Баґі

Столиця голодує

У вузеньких, жалюгідно освітлених вуличках посвистував різкий вітер; здіймаючи вихором колючі сніжинки, він жбурляв їх в обличчя перехожих.

Худющий, високий юнак бездумно вештався містом. І так з дня у день. Інколи він знаходив притулок у піддашші воріт, натягав на голову благеньке пальтечко і ввижались йому у сні натоплена хата, готова вечеря, м’яке ліжко... Поруч загримів фіакр... У тиші відлунювались кроки поліцейського патруля... Юнак на мить прокинувся і знову задрімав.

Голод не менше думок дошкуляв йому. Кишки грали марш, живіт крутило, але відригування інколи вгамовувало болі в шлунку і тоді його рот ущент наповнював присмак цибулі. Благословенна відрижка створювала ілюзію їжі. Він жував, наче корова. Надибав цибулину на звалищі ринку. Можливо, день наступний подарує йому зубчик часнику, який нагадає про смачні ковбаски... А як не натрапиш навіть на гнилу морквину?.. Взагалі, як далі жити? І для чого? Покинутий сирота, батьки якого спочивають у могилі. Родичі... Він їх не знає... Півроку тому пішки причвалав з далекого села до столиці, щоб навчатися в університеті. За цей час він заледве зводив кінці з кінцями, але ось уже тиждень, як зла доля прибрала останній засіб до існування. Родина, чийого сина він навчав за хліб щоденний, його більше не потребувала — хлопчина вмер. Відтоді він відчував, як це велике місто зазіхало на його життя... Столиця голодує...

Серце защеміло від думки про самогубство. Не вперше ще жевріла остання надія, якій вдавалося відганяти кістляве марево... Ноги привели його на берег великої річки... Блукання... блукання... виснажливе волочіння вулицями, бульварами, алеями до мосту, обриси якого тьмяно вимальовувались у далині... Коли столиця голодує, її треба задовольнити.

У сусідньому провулку відчинилася кватирка. Дзвінкий привабливий дівочий голос зупинив його.

— Гов, красеню, заходь!

Він повернув голову до вікна і оглянув юнку. Це був розрум’янений нічний метелик з бісиками в очах. Її вуста зігнулися в іронічній усмішці. Його думки розважило те, що вона, мабуть, уявляє товстий гаманець у його кишені... Крізь розчинене вікно чулася тріскотлива зваба вогнища, що бурхало в комині. Тепле повітря, перемішане із запахом парфумів і гасової лампи, втішало та водночас лоскотало ніс. Було б непогано ввійти, зігрітися коло комина, відчути ласку пухкеньких ручок, почути дзвінкий сміх і... та ... ошукати її, жорстоко насміятися, як життя насміхається з усіх його намірів і намагань.

Клямка дверей уже поруч. Залишається лише взяти її та натиснути, щоб відчинився земний рай або... моральне пекло... І він ухопився за неї, але крижана латунь вернула його до тями... У столиці голод на чесність... Мовчки він розвернувся, щоб розпочати останню путь.

— Хіба я тобі не подобаюся? Я — найгарніша на вулиці, наймолодша, кажуть... Ну ж бо, заходь, якщо хочеш.

— Не можу... я не маю... так... я нічого не їв... якби в мене були гроші, тоді я зміг би дочекатися ранку під затишним дахом, але, тоді... ні... не можу...

— Що ж, успішного човгання!

Дівча гучно зачинило віконце, а він рушив далі, минув кілька осель, коли кватирка ще раз розчахнулася і дзвінкий голос знову гукнув його.

— Гей, чоловіче добрий, вернися!.. Чуєш, повертайся! Я згадала, що поставила воду на чай. Там вистачить на два горнятка. Зайди...випий чаю, а тоді можеш іти... Ну ж бо, пригощаю від щирого серця...

Він обернувся, наче несвідомо скоряючися, підбіг до дверей, але клямка знову зупинила його...Він не жебрак. Хіба можна приймати щось від особи, яку уникає кожна добропорядна людина? Ні! Що про нього подумають знайомі, лицарі усіх чеснот і моралі? Що він сам про себе скаже? Хіба втратив самоповагу?.. Так, у столиці голод на людську гідність... На очах забриніли сльози.

Юнка жалібно дивилась на заціпенілого студента. Його сльози викликали у неї досі незнайоме відчуття... Раптом вона зачинила вікно, вибігла на вулицю, схопила його попід руку та силоміць потягла в будинок. Її слова та поведінка більше не виказували в ній повію, в усьому віддзеркалювалося чисте серце вічної жінки.

— Ходи, прошу тебе! І знай, що я хочу знайти тобі роботу. Працювати не соромно, навіть якщо роботодавець такий, як я. І ще знай, що це — справа часу, і я маю все пояснити, все розповісти... Що ти вмієш робити?

— Я вивчаю право.

— Вивчаєш право?.. Ого!.. Дивись, я маю таку справу, яку може завершити лише людина вчена... так... і знай... ну, заходь...

Вона говорила, тріскотіла, брехала і тягнула за собою юнака, провела його до напаленої кімнати, всадовила на м’який диван. Йому здавалося, наче невидима величезна п’ятірня раз по раз штовхає його навмання... Може, столиця... Він скоцюрблено присів. І втішно, і нудно.

Юнка хвацько приготувала чай. Застелила білу скатертину, поклала перед ним тарілки, ножі, виделки, м’ясо, хліб і, нарешті, сівши навпроти, запросила до скромного частунку...Вона відчувала щиру внутрішню радість. Як було б добре мати в домі такого порядного чоловіка. Їй стало трохи смішно від такої думки і, щоб розважити гостя й розігнати його сум, вона не вгаваючи щебетала .

— Знай, юначе, я маю коханого. І хоч цей патлань шахраюватий, я все одно його кохаю, а, побачивши тебе, знову подумала про нього. Так, про нього! Боже мій, хоч би раз він подумав про мене! Але це неможливо! Він — моторний, жвавий, як дзиґа, суперечливий, бо, щоб ти знав, дорогенький, узимку він завжди грає, в карти або на більярді, за мої гроші й часто виграє. Або на кінних перегонах ризикує кількома кронами, але якщо конюх ошукає його, о, тоді він знає, як звести рахунки,... знаєш, дорогенький, це ж його хліб. А влітку він виступає в народному парку. Справжнісінький штукар! Жонглює кулями та булавами, ковтає шпагу, так-так, засовує її аж на дно живота. Бррр!.. Їсть сіно або солому, щоб за мить добути з рота замість них шовкову хустинку або паперову стрічку, кумедно жартує і це подобається шановній публіці...так, справді,.. а один поважний пан завжди пригощає його єгипетськими сигаретами... бо, знаєш, дорогенький, він — справжній артист і... Ну, візьми ще шматок цієї шиночки!.. думаю, хоч ти й учений пан, але не можеш такого втнути, а ... Ну, ще горнятко чаю?.. І, знаєш, він дуже кохає мене, а я... також... ну, люблю його... Ой, забула, що мала сказати... Ага! Знаєш, дорогенький, у сусідній кімнаті живе дівчина, Жужа. Потворна хвойда, яка не гребує ніким... Якщо чесно, то й я... але, за щось треба жити, правда? А та Жужа бридка. Знаєш, дорогенький, вона так малюється. Рум’яна, товщиною з палець, висять як ... Правда, я також фарбуюся, щоб... щоб... Боже, яка я затуркана! Чекай!.. Ось печиво, тістечка!.. Бери, милий!.. Вона рум’яниться, щоб приховати свій вік, їй уже за сорок, так, але, знаєш, дорогенький, незважаючи на це Жужа мені подобається, це вона познайомила мене з Владіміром. Так звати мого нареченого. Так, він мій наречений... Так краще, правда?.. А знаєш... знаєш, дорогенький...

Наче в напівсні, слухав юнак химерне торохтіння. Він відчував, що душа цієї дівчини не позбавлена ніжності. Мабуть, колись і вона приїхала до міста з чесними намірами, але згодом столиця відчула голод до її життя й проковтнула її... Дівочими вустами промовляє столиця... Втекти, втекти!.. Несподівано він звівся, щоб піти... Відчув глибоку вдячність, перемішану із жалем, але слова застрягли в горлі. Що далі, як подякувати? Нарешті його осяйнула думка.

Узявши капелюха, він підступив до дівчини, узяв за руку та поцілував. Її серце наче пронизав електричний струм. Дівчина почервоніла. Поцілунок обпалив її серце. Ще довго вона дивилася поперед себе, не помічаючи, що її гість шпортається в темному коридорі.

Раптове рішення змусило її наздогнати юнака, повернути до кімнати, щось вибалікувати, фантазувати, пересипати нісенітниці високими ідеями. Юнак, як сновида, слідував за нею й безмовно корився. Її голос заколисував, тепло кімнати нагадало колишню домівку, і згодом бідолашного хлопця здолав сон. Дівчина ніжно поцілувала його в чоло, накрила пуховою периною, підкинула полінце до вогню і, скрутивши ґнотик лампи, сіла в головах сплячого гостя... Як солодко спиться цьому напівзамерзлому добродію!

Двері відчинилися, і з’явилася велика голова з кучмою брунатного волосся. А за мить грубий басок, хрипкий від спожитої горілки та бешкетного життя, докоряв дівчині за гостя.

— Заспокойся, Влодку! Прошу тебе! Знаєш, милий,.. ти ж знаєш... ну...

— Нехай у пеклі чорти мене палять, ніж оце ти! Хіба я краду вугілля й дрова? Ого-го! Яка ніжність, моєю периною вкрили засмальцьованого зайду! Геть цю п’яну свиню! Якщо він хоче спати, най собі спокійнісенько рохкає надворі на сніговій подушці Ану!.. Ге-х!

— Не буди його, Влодку, не чіпай! Знаєш, це бідний студент, він сьогодні не мав ще й ріски в роті, крім... крім того, чим я пригостила, до того ж безпритульний, міг би вночі замерзнути... знаєш...

Патлата голова схилилась над сплячим гостем і бас пом’якшила несподівана розчуленість.

— Гм, бідний студент, кажеш... голодний?.. безпритульний?.. Гм, бідолаха...

Дівчина притулилася щокою до розпатланої кучми волосся і благально прошепотіла:

— Влодку, я маю тобі сказати... я мушу зізнатися тобі... трапилось так, але обіцяй..., що не злитимешся...

— Кажи швидше, що?

— Він поцілував мене в руку, не смійся!.. Він так поцілував мене в руку, як ще ніхто цього не робив... ніколи... З такою шаною та вдячністю... Влодку, він поцілував мою руку як справжній пані, і ще ніхто... ніколи...

Вона мовчки заплакала й заховала мокрі щоки на грудях патлатого шахрая, а той, щоб не дати волі розчуленості, голосно зареготав.

— Ну, і я цілував тебе в руку і нічого... Поцілував він тебе, то чого плакати?... Ну, заспокойся, дурненька... ну, голубонько...

Студент сухо закашлявся, засунув голову глибоко під перину, а зі шахрая виплеснулися невміло приховані почуття.

— Ого! Він кашляв. Ти чула? Не дивно, що він змерз у цій кімнаті. Не шкодуй дров, ще є пару полінець у підвалі нашого господаря. Ти що, не бачиш, як звисає його голова? Підклади ще одну подушку!.. Ну, бідний студентику... ось так... кажеш, він безпритульний... і цілував руку Льольки... моєї Льольки... маленький сіромаха...

Патлатий шахрай, ще щось розчулено бурмочучи, прикрив своїм плащем ноги сплячого студента, тоді підкинув ще пару полінець до вогню і всівся на дивані.

Дівчина також присіла на попереднє місце і, поки вони крадькома позирали одне на одного, їхні прості душі сповнилися святим теплом доброчинності. Їм не спалося. В серцях відчувалося щось дивне, що підіймало над брудом повсякденності. Тиша, тривала врочиста тиша... Інколи чулося спрокволе бурмотіння, що відганяло сон.

— Бідний студент... голодний... безпритульний... він цілував руку Льольки... руку моєї Льольки...

***

Так його проковтнула ненаситна столиця.